Schwarzbach (Majno) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 31,44 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Germanio |
Regionoj | Hesio |
Schwarzbach (elp. [ŜVARCbaĥ], signifas "nigra rojo") estas 31,4 km longa rivereto (15,6 km, se preterlasi la rivereton Dattbach, kiu enfluas ĝin), enfluanta la riveron Majno denorde (dedekstre). Ĝi situas en la federacia lando Hesio de Germanio, ĉe la koordinatoj 50° 3' 17" norde kaj 8° 30' 31" oriente, malmultajn kilometrojn okcidente de Frankfurto ĉe Majno. La rivereto ricevas la defluon de regiono ampleksanta ĉ. 134,8 km². Historie ĝi gravis kiel la orienta limo de la govo (regioneto) Niddagau.